Vespera Programo
Post lerniga taga programo venas la vespera programo, kiam ĉiuj kongresanoj kuniĝas por spekti spektalon, aŭskulti koncerton aŭ enprofundiĝi en internacian kulturon. Ankaŭ la IJK 2023 en Lignano Sabbiadoro ofertos al vi riĉan vesperan programon, ĉiutage ekde la 21:00 ĝis la 23:00.
Sabato: Interkona Vespero en Akvoparko
"Mi ne havis tempon por naĝi" ne plu estos valida ekskuzo dum la kongreso. La unua granda programero de IJK 2023 estas la Interkona Vespero en tre speciala versio: ĝi okazos en akvoparko! Konatiĝu, parolu, kaj ludu kun aliaj kaj frue krei tre fortajn amikecojn. Ne forgesu kunporti proprajn bankostumojn kaj bantukojn.
Dimanĉo: jOmO (koncerto)
Ĉu vi volas danci? Kompreneble jes, kaj ĉiuj dancos sub la viglaj ritmoj de jOmO!
Nia fama kantisto, en sia 30-jara kariero, kantis en pli ol 30 landoj, eniris la Guinness-libron de mondrekordoj pro 22-lingva koncerto, kaj nun “celas plinumerigi la esperantistaron per ekamoro inter spektantoj en danca, vigla kaj multkultura etoso.”
Lundo: Trinkomanĝa nokto
Ĉu post vespermanĝo vi malsatas? Ĉu vi ŝatus gustumi la plej fortajn alkoholaĵojn de aliaj landoj aŭ gustumigi strangajn dolcaĵojn de via propra lando? Dum tiu ĉi vespero ĉio eblas!
Ne iru al Italio kun viaj valizoj malplenaj. Prenu viajn plej ŝatatajn, plej bongustajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn el via lando kaj gustumu tiujn el aliaj landoj ĝis la nokto nokto fin'! Malkovru aliajn kulturojn kaj malkovrigi la vian en la plej bona ebla maniero.
Mardo: Jomart kaj Nataŝa (koncerto)
Ĉu vi volas (denove) enamiĝi aŭ simple danci kun via tuta korpo? Aŭskultu la serenadon de la muzika duopo Ĵomart kaj Nataŝa (Ĵ&N), kiu havas longan karieron pri kantado. Aperinte en 1987, la duopo havis sian 35-jariĝon pasintjare kaj dum ĉiuj tiuj jaroj aperigis 100+ origine verkitajn Esperanto-kantoj. La duopo dekomence havis tre melodiajn kaj lirikajn kantojn sed kun tempo la kantoj estiĝis iom pli pop-rokecaj por kaj danci kaj kanti kune!
Merkredo: internacia vespero
Ĉu ne sufiĉis la koncertoj kiujn vi spektis en la pasintaj vesperoj? Ĉu al vi mankas la adrenalino kaj scenejo por montri al ĉiuj vian talenton? Jen via libera spaco. Prezentu kantojn, dancojn, poemojn aŭ ion alian por ĉiuj kongresanoj!
Se vi volas aperi sur la scenejo kontaktu Eidmantė (eidmegmaco (uzu retumilon kun CSS por vidi retpoŝtadreson) aŭ trovu ŝin en Telegramo aŭ en kongresa vilaĝo dumkongrese ĝis mardo.
Ĵaŭdo: "Petveturaj Aventuroj" (Muzikalo)
“Mi iĝos volontulo de TEJO!” - per tiuj vortoj finiĝis June kaj Kune. Sed kion tio signifas, esti volontulo? Kaj kiel oni atingas la oficejon de TEJO? Aliĝu al la vojaĝo de Judit, renkontu tute diversajn kunvojaĝantojn, ĉiu kun sia propra historio kaj propra kialo por akompani Judit.
Per aŭto, trajno kaj buso ili vojaĝas tra diversaj landoj, kaj kantas tre diversajn muzikstilojn.
Vendredo: "La Sorto Gvidos Vin" (Muzikalo)
Ĉu la knabino sukcesos alparoli sian plej ŝatatan kantiston? Ĉu la muzikgrupo travivos fortajn tensiojn dum lastmomenta kantoverkado? Ĉu la nerespondeca knabo fine suferos la konsekvencojn de siaj mensogoj? “La sorto gvidos vin” estas muzik(al)a rakonto pri enamiĝo, amikeco, lojaleco kaj la nescio pri la estonto. Ne timu kaj aliĝu al la karavano de roluloj, kiuj vojaĝas laŭ la gvido de la sorto.