Kongresa Temo

Intergeneracia Kunlaboro pri Edukado

istockphoto-1157956662-612x612

Necerta estonteco atendas junulojn. Militoj, klimatŝanĝo, kaj pandemio. Monda loĝantaro laste je 8 miliardoj (kaj daŭre kalkulante). Jen la mondo por ĉiuj ni—sed ĉu vere tian mondon niaj antaŭuloj kreis? Kial? Kiu kulpas? Senĉesa kulpigado regas inter diversaj flankoj. Unu nomas la alian “idealistoj kaj naivuloj,” dum la alia la unuan “konservemuloj kaj dinosaŭroj.” Ĉu la nuntempa junularo daŭre kapablos ŝanĝi tion, kion iliaj antaŭuloj transdonis al ili?

“Junuloj estas la espero de la popolo.” “OK, Boomer.”

Efektive, malgraŭ kelkaj fundamentaj diferencoj rilate politikon, teknologion, kaj socion, ĉiu generacio kapablas kontribui kune al pli bona mondo en diversaj manieroj. Edukado estas unu el tiuj manieroj. Unu el la Celoj por Daŭripova Edukado (2015-2030) de Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas: “Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.” Tamen, edukado kaj scienco, ne nur esperantlingva, estas fakoj, kiujn ĝenerale regas la pliaĝuloj: tiuj, kiuj jam pli longe instruas kaj esploras, kio rezultas en tio, ke malnovaj metodoj, aliroj kaj pensoj estas gardataj kaj la pli novaj forneataj. Se ni volas, ke pli da homoj (interalie junuloj) lernu Esperanton, kial estas tiom malmultaj junuloj, kiuj instruas ĝin?

La Kongresa Temo, “Intergerenacia kunlaboro pri Edukado”, profitas de la komuna okazigo de la IJK kaj la 56-a ILEI-Kongreso en Lignano Sabbiadoro. Venu al la IJK, aŭdigu vian voĉon, kaj influu la plimodernigon de lingvoinstruado en esperantlingva medio. Junuloj havos la ŝancon kapabligi sin kiel kompetentajn instruistojn, kursgvidantojn, kaj decidofarantojn.