Ekskursoj
Ĉu vi pretas sunumi kaj... ekskursi?
Dum la IJK okazos kvar tuttagaj ekskursoj kaj tri duontagaj ekskursoj, okazontaj tra la semajno. Boatumu en Venezia aŭ provu la lokan ŝinkon en San Daniele—profitu de via italumado kaj aliĝu al ekskursoj plenaj da kulturo, historio, kaj gastronomio. En kelkaj lokoj, kiel Udine kaj San Vito al Tagliamento, Esperanto ludas gravan historian rolon!
Tuttagaj ekskursoj
TT1: Aquileia & Grado
Mardo (08/08), 8:30-19:30. Prezo: 50€. Maksimume 48 partoprenantoj. Aliĝu nun!
Vizitu la antikvan romian urbeton de Aquileia, proksime al la Adriatika Maro, por vidi la elfosaĵojn, ruinojn, kaj freskojn de ĝia glora romia pasinteco. Vi transiros poste al la insula urbeto de Grado, kie vi prenos boaton al la insulo de la Sanktejo de la Dipatrino de Barbana, fama kun ĝia novromanika preĝejo kaj sonorilturo. Estos ankaŭ libera tempo por esplori kaj perdiĝi en la ĉarmaj stratetoj de Grado.
TT2: Venezia & Murano
Merkredo (09/08), 8:00-19:30. Prezo: 60€. Maksimume 48 partoprenantoj. Jam plena!
Vi iros al la pitoreska historia urbocentro kaj vidos propraokule la mirindan ĉirkaŭon de Venezio ĉe la Granda Kanalo kaj diversaj kanaletoj. Poste, vi prenos vaporŝipon al la proksima insulo Murano, kie vi vidos kaj spertos la antikvan arton de vitrofarado. Vi ankaŭ havos liberan tempon por viziti aliajn lokojn en Venezio aŭ provi duonhoran veturon per gondolo, laŭ via plaĉo.
TT3: Trieste & Grotta Gigante
Merkredo (09/08), 8:30-18:30. Prezo: 60€. Maksimume 48 partoprenantoj. Aliĝu nun!
Vizitu Trieste, la ĉefurbo de la kongresa regiono kaj la plej orienta urbo de Italio proksime al la landlimo kun Slovenio, kie pluraj kulturoj renkontiĝas. Eniru kaj esploru ankaŭ la grandegan kavernon Grotta Gigante, iam antaŭe la plej granda vizitebla kaverno en la mondo. Entute, perfekta ekvilibro de la urbo kaj naturo.
TT4: San Daniele & San Vito al Tagliamento
Ĵaŭdo (10/08), 8:30-19:00. Prezo: 40€. Maksimume 48 partoprenantoj. Aliĝu nun!
Ĝuu historion kaj gastronomion. San Vito al Tagliamento estas urbeto grava en la Esperanto-movado en Italio: la eldonisto Antonio Paolet ĉi tie ekeldonis la Italan Esperanto-revuon en 1913. La vizito konsistos el renkontiĝo kun la urbestro. Vi ankaŭ iros al San Daniele del Friuli, kie vi gustumos la lokan specon de ŝinko (prosciutto) kaj vizitos la bibliotekon Guarneriana, fonditan en la 15-a jarcento.
Duontagaj ekskursoj
DT1: Udine
Lundo (07/08), 8:30-13:00. Prezo: 35€. Maksimume 48 partoprenantoj. Aliĝu nun!
Udine estas grava urbo meze de la regiono. La ekskurso estos speciala vizito gvidita de la loka Esperanto-movado, ĉar en ĉi tiu urbo troviĝas speciala memortabulo pri L.L. Zamenhof. La ĉiĉerono ankaŭ lernigos nin pri la historio de la movado en la urbo. La vizito konsistos el promenado tra la urbocentro kaj vizito al la montento, kie troviĝas la Kastelo de Udine.
DT2: Marano Lagunare
Mardo (08/08), 9:30-15:00. Prezo: 25€. Maksimume 48 partoprenantoj. Aliĝu nun!
Boata ekskurso kun speciala opcio por biciklemuloj. Marano Lagunare estas alia marborda urbeto kiun ni vizitos boate trans la lagunon Marano ekde Lignano Sabbiadoro. Ĝuu la naturon en la natura rezervo Valle Canal Novo; poste, lernu iom da historio en la Arkeologia Muzeo kaj la preĝejoj de San Martino kaj Madonna della Salute.
Por tiuj, kiuj havas biciklojn, estas eblo bicikli revene de Marano Lagunare al Lignano Sabbiadoro anstataŭ preni boaton.
DT3: Villa Manin & Kelo "Pittaro"
Ĵaŭdo (10/08), 13:30-19:00. Prezo: 35€. Maksimume 48 partoprenantoj. Aliĝu nun!
Villa Manin estas venecia vilao kie okazis historiaj eventoj: pacnegocado inter la habsburga Aŭstrio kaj napoleona Francio okazis ĉi tie. Promenu ĉirkaŭ la vilao por ĝui la naturon kaj sunon lernante iom da historio. Poste, vi haltos en la kelo "Pittaro," kie vi povos gustumi la lokajn vinojn kaj manĝaĵojn.
Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj
Se via trajno aŭ flugo alvenos tre frue aŭ foriros tre malfrue, uzu la okazon por esplori la ĉirkaŭan regionon aŭ la ceteron de Italio. Ni rekomendas la urbojn Verona, Padova, kaj Bologna. Vi povas eĉ viziti la aliajn grandajn urbojn kiel Roma, Milano, aŭ Torino, kiuj per rapida trajno troviĝas 2-3 horojn de la regiono. Kontaktu aliajn homojn tra la Telegram-grupo de IJK kaj organizu vin.
Memstaraj ekskursoj
Vi ankaŭ povas organizi vian propran ekskurson. Diversaj turismaj informiloj haveblas ĉe la kongresa vilaĝo.