Pri la Programo
Nun la Plena Programtabelo de la IJK 2023 haveblas! Kion vi povas anticipi en la Programo?
- Multaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj ĉirkaŭ la temo “Intergeneracia kunlaboro por edukado”;
- Aliaj prelegoj, kursoj kaj ludoj dum la tuta tago;
- Malaĉaj koncertoj, muzikalo kaj aliaj vesperaj programeroj;
- Trankvila gufujo, maltrankvila trinkejo, kaj diversaj ludejoj;
- Pompaj kaj pensigaj ekskursoj;
- Kaj kompreneble la Junulara Movada Foiro, Malferma Horo de la Estraro, kaj la Komitatkunveno de TEJO!
La IJK ankaŭ okazos komune kun la 56-a Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj aliĝante al la IJK vi havas aliron ankaŭ al la programeroj de la ILEI-Kongreso!