Tre intensa kaj okazoplena semajno pasis, ni ĉiuj spertis ĝin en iu propra maniero, kaj sendube rakontoj kaj klaĉoj pri tiu ĉi kongreso rondiros ankoraŭ dum jaroj. Sed bonŝance ni havas fotojn por helpi nin memori pli precize! IMG_5901 Grupfoto de IJK 2023, Giovanni De Lucia.

Oficiala fotaro

La komuna IJK-fotaro troviĝas ĉi tie, kaj vi povas aldoni viajn fotojn, se vi havas Google-konton. Memoru ne aldoni fotojn de homoj kun blua nomŝildo sen tre klara konsento.

Aliaj fotoj kaj filmetoj

Ĉu vi faris fotojn aŭ filmetojn pri la IJK, kaj vi volas ke aliaj vidu ilin? Skribu al ijk2023@tejo.org, kaj ni aldonos ilin ĉi tie!

Filmo de la muzikalo

La muzikaloj estas plene filmitaj. La muntado de bildo kaj sono prenos signifan tempon, sed vi jam povas antaŭgoji