Kontaktoj
La organizadon de #IJK2023 ebligas:
- Albert Stalin Garrido (Filipinoj/Hispanio) - Kunordigo, Financoj, Tema Programo
- Tobias Nowak (Danio) - Akceptejo, Loĝado
- Mia Nordentoft (Danio) - AKSO, Aliĝilo
- Josuo Marso (Aotearoo/Novzelando) - Taga Programo
- Tamiris Maciel Queiroz (Brazilo/Italio) - Helpantoj
- Matheus Arantes Pacheco (Brazilo) - Informado
- Giovanni de Lucia (Italio) - Vespera & Nokta Programo
- Brunetto "Bruĉjo" Casini - LKK-Prezidanto, Rilatoj kun Lokaj Instancoj
La 79-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) organizas la Kongresa Komisiono de TEJO, kunlabore kun la Loka Kongresa Komitato (LKK) en Italio kaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Ĉu estas io kion vi ne bone komprenas? Ĉu vi ŝatus demandi pri iu specifa afero? Ĉu vi havas iun interesan komenton aŭ ideon por plibonigi la IJK-on? Tiel iu maniero por solvi viajn dubojn, esti aŭskultita aŭ simple amindumi rete antaŭ renkonti aliajn esperantistojn persone, estas kontakti nian teamon, kaj ni montros al vi la vojon.
Por atingi nin pri iu ajn celo, sufiĉas skribi al ijk20tejor (uzu retumilon kun CSS por vidi retpoŝtadreson). Skribante, nepre inkluzivu fotojn kaj aliajn pruvilojn, kiuj pli bone komprenigos al ni vian celon.
Por urĝaj bezonoj, vi ankaŭ povas kontakti nian estraranon pri kongresoj, Albert, ĉe albestaltejor (uzu retumilon kun CSS por vidi retpoŝtadreson).
Iĝu parto de nia komunumo en Telegramo, kie ni ankaŭ povas respondi al vi: ijk.telegramo.org.