Vizoj

Pliaj informoj pri vizoj kaj invitleteroj venos en la venontaj semajnoj.

Se vi havas la naciecon de unu el la jenaj landoj, vi ne bezonas vizon (tamen kontrolu tion ankaŭ memstare):

  • EU kaj EEA
  • Ukrainujo, Moldavujo*, Kartvelujo
  • Bosnujo, Serbujo, Albanujo*, Nordmakedonujo
  • Nord- kaj Sudameriko krom Ekvadoro, Bolivio, Kubo, Jamajko, Haitio kaj Domingo
  • Israelo, Japanujo, Sudkoreujo, Aŭstralio, Novzelando

*nur por posedantoj de biometrikaj pasportoj.

Se vi bezonas vizon, vi povas peti invitleteron de la IJK-teamo per la aliĝilo aŭ skribe al ijk20tejor (uzu retumilon kun CSS por vidi retpoŝtadreson). Faru tion frue, prefere duonjaron antaŭ la kongreso! Ekde junio 2023 ni ne plu garantios traktadon de novaj petoj pri invitleteroj.

Mapo de vizoj

Blua: Schengen-areo
Helblua: Aliaj EU-membroj kaj teritorioj de Schengen-landoj ekster la Schengen-Areo (movlibereco en la Schengen-Areo)
Verda: Vizo ne bezonata por mallongaj restadoj en la Schengen-Areo, kutime 90 tagojn en iu ajn 180-taga periodo
Helgriza: Vizo bezonata por eniri la Schengen-areon, kaj por trapasi kelkajn Schengen-landojn en iuj kazoj
Griza: Vizo bezonata por trapasi ajnan Schengen-areon