Loĝado
Ĉi-momente ni ofertas nur la eblon tranokti en la kongresejo (Bella Italia Efa Village). Tie vi povas elekti tri eblojn: unulitaj ĉambroj, dulitaj ĉambroj, kaj plurlitaj ĉambroj (kvarlitaj aŭ seslitaj). Ni prezentas al vi ĉiun eblon.
Atentu, ke la kotizoj inkluzivas ankaŭ la manĝojn, kaj ne eblas mendi ilin aparte.
4-litaj ĉambroj
Perfekta por amikoj kaj malgrandaj familioj. La ĉambro inkluzivas propran necesejon kaj duŝejon, klimatizilon, kaj bantukojn. Se vi ŝatus loĝi kun iu(j), nepre indiku en la aliĝilo kaj ni provos laŭeble pritrakti vian peton.
Prezo: 50€/nokto, inkluzive de tri manĝoj dum la tago; 7-taga kotizo: 350€
2-litaj ĉambroj (elĉerpitaj!)
Perfekta por paroj kiuj ŝatus ĝui iom da privateco. La ĉambro inkluzivas propran necesejon kaj duŝejon, klimatizilon, kaj bantukojn. Lokoj elĉerpitaj! Rezervu alian ĉambrotipon.
Prezo: 70€/nokto, inkluzive de tri manĝoj dum la tago; 7-taga kotizo: 420€
1-litaj ĉambroj (elĉerpitaj!)
Perfekta por individuoj, kiuj ŝatus ĝui maksimumajn privatecon kaj trankvilecon. La ĉambro inkluzivas propran necesejon kaj duŝejon, klimatizilon, kaj bantukojn. Lokoj elĉerpitaj! Rezervu alian ĉambrotipon.
Prezo: 90€/nokto, inkluzive de tri manĝoj dum la tago; 7-taga kotizo: 630€
Tendumantoj kaj memzorgantoj
La kongresejo ne permesas tendumadon sur sia tereno. Alternative, vi povas ankaŭ mem trovi alian loĝeblon en Lignano Sabbiadoro, kvankam ni ne garantias teknikan helpon pri tio.
Se vi estas taga vizitanto aŭ memzorganto, vi povas mendi aparte ĉiun manĝon en la kongresejo kontraŭ 12€ (7-taga kotizo: 252€).