Lignano Sabbiadoro
La Urbo
Lignano Sabbiadoro (esperante: Lignano Orsabla) estas fama marurbo de la regiono Friulo-Venecio Julia. Kun siaj sepmil loĝantoj, estas kun Venecio la plej atingita marurbo de nordorienta Italio.
Pro siaj pinta formo kaj pura akvo, ne tiel kutima en nordorienta Adriatika Maro, Lignano kaj ĝiaj strandoj havas multe da feriaj konstruaĵoj kaj amuzejoj, perfektaj por ĉiuj aĝoj kaj bezonoj.
Tra la urbo oni povas viziti ankaŭ la ĉefajn konstruaĵojn, kiel la preĝejon de Sankta Maria, kaj la grandan havenon. La ŝipligejo de Lignano estas la plej granda en Italio kaj inter la plej grandaj en Eŭropo, havante pli ol 5.000 spacojn.
Historio
Lignano Sabbiadoro evoluis komence de la 20-a jarcento ekde kelkaj privataj feriejoj, kiuj komence povis esti atingitaj nur per maro. La unuaj konstantaj loĝantoj ekloĝis en la areo en 1931, post la drenado de la proksimaj marĉoj. La unua vojo liganta Lignanon kun la proksima distriktkomunumo de Latisana estis konstruita en 1926. En Pasko de 1998 okazis tie la 22-a kaj en Pasko de 2007 la 31-a Internacia Junulara Festivalo (IJF) organizata de Itala Esperantista Junularo (IEJ).