Italio
Pliaj informoj pri la kongreslando venos en la venontaj semajnoj.
Italio aŭ Italujo kun sia formo simila al boto najbaras al Francio, Svislando, Aŭstrio, Slovenio, San-Marino kaj Vatikano. Kun pli ol 60 milionoj loĝantoj Italio estas la tria plej popolita lando de Eŭropo.
Ĝia ĉefurbo Romo havas pli ol 2500 jarojn de historio kaj estas la sola urbo kun lando ene de si, komplete ĉirkaŭante Vatikanon. Aliaj urboj, gravaj pro iliaj historioj kaj mirindaĵoj, estas Milano, Florenco, Venecio, Napolo kaj Torino, kie okazos la Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2023.
Tamen, itala kulturo ne nur estas formata el famaj kaj mirindaj urboj: multaj tradicioj kaj festoj, inter famaj manĝaĵoj, muziko kaj arto, disvastigitaj tra la 20 regionoj, donas diversajn viziteblecojn kaj neforgeseblajn spertojn al turistoj el la tuta mondo.
Utilaj informoj
Por ke vi povu organiziĝi, sciu ke: