La kongresejo
Bella Italia & Efa Village ne estas nur feria vilaĝo en Lignano Sabbiadoro: ĝi havas ĉion, kion vi bezonas por eksterordinara feriado ĉe maro, kun sporto, amikeco kaj amuzo. Ĝi estas strukturo por familioj, grupoj, sportaj kluboj, paroĥoj, lernejoj kaj estas la ideala loko por organizi sportojn kaj aliajn eventojn.
Ĝi situas sur la belega plaĝo de Lignano Sabbiadoro kaj inter ĝiaj servoj vi trovos grandan akvoparkon, olimpikan naĝejon, sportejon kaj bonegajn subĉielajn sportinstalaĵojn.
Mapo de la kongresa tereno.