Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas formalaj membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas tutsemajna okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo.
TEJO ankaŭ organizas kelkajn junularajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualajn temojn kaj kontribui al kapablokonstruado inter junuloj. Pasintaj seminarioj temis pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.
UEA, kies junulara sekcio estas TEJO, eldonas la revuon Kontakto kun la movada rubriko TEJO Tutmonde, kaj ankaŭ la retan bultenon TEJO Aktuale . Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. TEJO Aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.
TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.
Mapo de uzantoj de Pasporta Servo (2015)