IJK – kio, kia kaj kiel?
Kio estas la IJK?
IJK estas la plej granda Esperanto-okazaĵo por junuloj en la mondo. Ĝi daŭras semajnon, kaj ĝi okazas en julio aŭ aŭgusto de ĉiu jaro en alia lando. Ĝia ĉefa celgrupo estas homoj de aĝoj inter 15 kaj 35 jaroj, sed homoj de ĉiuj aĝoj estas tute bonvenaj. Kutime venas ĉirkaŭ 300 homoj.
IJK 2022 en Nederlando. (Foto: Ivo Miesen)
Kio okazas en la IJK?
La partoprenantoj de IJK loĝas kaj manĝas kune. Krom tio, ĉiu decidas mem kion oni volas fari dum la kongreso kaj kiam oni volas dormi. Dum la tago okazas interalie sportumado, danckursoj, seminarioj, prelegoj kaj ekskursoj. Se la programeroj ne plaĉas al iu, tiu povas longe dormi, babili kun homoj en la kongresejo aŭ mem esplori la lokon ĉirkaŭ ĝi. Vespere estas ofte muziko – aŭ diskejo, koncerto, aŭ aliaj kulturaj programeroj. Oni povas danci kaj aĉeti ion el la drinkejo. Se oni preferas trankvilan kaj senbruan lokon, la tiel nomata “Gufujo” estas malfermita vespere kaj longe nokte. Tie haveblas teo kaj oni ofte ludas tabloludojn.
Estas kutima afero, ke oni ekhavas multajn amikojn dum sia unua IJK: en sia ĉambro, en la novula programo, dum la manĝoj, dum la vespera programo – fakte ĉie dum la tuta kongreso!
Ĉu vi volas sperti ĉion ĉi? Venu al Lignano Sabbiadoro dum #IJK2023 kaj sunumu kun ni!
Estos mia unua IJK! Ĉu iu povas helpi min tie?
Jes! La novula programo estas preparita specife por homoj kiuj neniam antaŭe iris al IJK aŭ al iu internacia esperantista renkontiĝo entute. Sperta esperantisto gvidos ludojn, por ke vi ekkonu la aliajn novulojn, kaj afable respondos viajn demandojn. Ĝi ne estas lingva kurso (kurso por komencantoj estas alia programero).
Laŭ via peto, la organizantoj de la IJK povas trovi por vi kontaktopersonon kiu ankaŭ venos al la kongreso. Se eblas, ni elektos iun kiu venas de via lando aŭ parolas vian denaskan lingvon. Kontaktu nin se vi deziras ricevi tian helpon.
Mi estas komencanto! Kion mi faru?
Vi estas komencanto? Pli bone! Ne timu ke vi tro malbone parolas Esperanton. Estos programeroj por ĉiu lingva nivelo, kaj ofte eĉ estas lingvaj kursoj. Koncerton, sporton, danckurson aŭ tabloludon certe ankaŭ komencantoj povas ĝui. La plej bona maniero por lerni paroli estas ekzerci sin. Eble okazos Esperanto-renkontiĝo en via regiono baldaŭ por prepari vin antaŭ ol vi iros al la IJK. Ni rekomendas Eventa Servo, kie vi vidos liston de venontaj eventoj. Se vi ne trovas ion tie, estas la interreta projekto Ekparolu, kie vi povas ekzerci vin per parolado kun spertuloj. La renkontiĝoj ĉe Eventa Servo kaj Ekparolu ne estas por nur junuloj.
Se vi estas komencanto kaj bezonas helpon aliĝi, la organizantoj povas respondi viajn demandojn en pluraj lingvoj.
Kion mi faru por ĝui la IJK-n?
Ĉiu homo ĝuas laŭ sia propra plaĉo, sed jen niaj konsiloj por plej bone ĝui la IJK:
- Diru saluton! Multaj homoj ĉe IJK ŝategas paroli kun novaj homoj.
- Demandu se vi ion ne komprenas. Esperantistoj kutime volonte helpas.
- Rigardu la programon, certe estas io kio plaĉos al vi. Ni rekomendas la novulan programon, la interkonan vesperon kaj la trinkomanĝan festivalon.