Deklaro pri Datumprotektado por partoprenantoj kaj kunlaborantoj en la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2023

Konforme al la postuloj de la Ĝenerala Datumprotekta Regularo (ĜDPR) de la Eŭropa Unio, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ("TEJO" aŭ "la Organizo"), informas pri sia politiko rilate la pritraktadon kaj protektadon de datumoj de aliĝintoj de la Internacia Junulara Kongreso ("IJK" aŭ la "la Kongreso") 2023.

Kiu kolektas kaj pritraktas viajn datumojn?

Viajn datumojn ricevas kaj pritraktas TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (nederlande: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie), kun nederlanda komerc-ĉambra numero 24413030, registrita ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Nederlando.

TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson. La Organizo utiligas ĉiujn teknikajn rimedojn por teni viajn datumojn sekuraj, ĝustaj, kaj bone organizitaj.

Kaze de la 79-a IJK, la kongreson organizas ankaŭ la aparta Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu prizorgas lokajn aferojn en Italio, kie okazos la kongreso. TEJO laŭnecese transdonas al la LKK limigitajn datumojn necesajn por la realigo de surlokaj servoj (kongresejo, loĝado, manĝado, karavanoj kaj ekskursoj).

Kiujn datumojn, kiuj rilatas al via aliĝo kaj partopreno en la IJK, kolektas kaj pritraktas TEJO?

Aliĝante al la IJK vi konsentas, ke la KK kolektu kaj prilaboru la jenajn datumojn:

  1. Ĝeneralajn personajn datumojn. Viajn nomon, loĝlandon, naskiĝdaton, genron
  2. Kontaktinformojn. Viajn retadreson kaj, en specialaj kazoj, viajn poŝtan adreson, telefonnumeron, aŭ/kaj uzantonomon en Telegramo.
  3. Viajn preferojn pri viaj partopreno kaj servoj utiligataj. Preferatajn loĝeblojn, manĝopreferojn, programkontribuojn, ekskursojn, specialajn petojn, ktp.
  4. Aliajn delikatajn datumojn. Handikapitecon, pasportajn informojn (se vi petas invitleteron por vizo).
  5. Aliajn informojn, kiujn vi konsentis transdoni per la aliĝilo kaj aliaj formularoj de la kongreso

Kiel ni uzos viajn datumojn?

  1. Por dissendi kongresajn komunikojn. TEJO, pere de la KK, regule kontaktas partoprenantojn, kunlaborantojn, rilatajn instancojn kaj komercajn sponsorojn por regule dissendi esencajn informojn pri la organizado de la Kongreso kaj havebleco de servoj, kiujn TEJO disponigas rilate la Kongreson.
  2. Por krei statistikojn pri la IJK. Por informaj, reklamaj, kaj strategiaj celoj, TEJO uzas viajn datumojn por krei ĝustajn statistikojn pri la aliĝintoj, la programo, servoj liveritaj ktp. Tio ankaŭ helpas la Organizon esplori, kiajn paŝojn ĝi efektivigu por atingi iujn specifajn celgrupojn aŭ plibonigi la organizadon de estontaj IJK-oj.
  3. Por efektivigi mendojn de kongresaj servoj. TEJO kunlaboras kun servoliverantoj (la kongresejo, transportaj kaj manĝaj kompanioj ktp.) por liveri la tuton de la servoj disponigataj antaŭ kaj dum la IJK. TEJO povas liveri viajn datumojn al tiuj servoliverantoj kiam estas absolute necese por kompletigi la mendojn kaj liveri al vi la servojn. La KK ankaŭ povas transdoni nomlistojn kaj identigajn dokumentojn kiujn servoliverantoj postulas por realigi ekskursojn, karavanojn, manĝojn, ktp., aŭ, en la kazo de vizpetantoj, al la koncernaj registaraj instancoj.
  4. Por sekvi leĝojn kaj regulojn. TEJO povas registri, konservi kaj uzi viajn datumojn ankaŭ por sekvi leĝajn regulojn kaj postulojn en la kongreslando, en Nederlando (kie TEJO estas jure registrita), kaj siajn librotenajn regulojn kaj praktikojn.

Kiujn rajtojn vi havas rilate viajn datumojn?

  1. Peti pliajn informojn pri viaj datumoj. Vi rajtas skribi al la KK por peti informojn pri tio, kiujn datumojn ĝi havas pri vi. Vi rajtas ankaŭ peti informon pri tio, kiel ni uzis aŭ pritraktis viajn datumojn ĝis nun.
  2. Ĝisdatigi aŭ korekti viajn informojn. Je iu ajn punkto antaŭ, dum, kaj post la kongreso vi rajtas ĝisdatigi aŭ korekti viajn datumojn se iuj montriĝas malaktualaj aŭ malĝustaj.
  3. Peti esploradon, aŭ eventuale, plendi, pri ebla mistraktado de viaj datumoj. Se vi kredas, ke iel viaj datumoj estis misuzitaj, misreprezentitaj, aŭ estis transdonitaj al individuoj aŭ grupoj kiuj ne estas esencaj en via partopreno en la IJK aŭ la liverado de servoj petitaj de vi, vi rajtas plendi pri tio kaj peti, ke la Organizo lanĉu esploron kaj faru la korektajn paŝojn.
  4. Peti la forigon de viaj informoj. Kaze de malaliĝo aŭ rezigno pri partopreno en la kongreso aŭ disponado de iuj servoj, vi rajtas krome peti la forigon de la datumoj, kiujn vi uzis por aliĝi al la IJK aŭ por mendi servojn. Tio ne garantias, tamen, la forigon de la datumoj jam transdonitaj al servoliverantoj.

Kiun mi kontaktu por uzi miajn rajtojn?

Se vi ŝatus informiĝi pli pri kiel ni uzas viajn datumojn, plendi pri ebla mistraktado de viaj datumoj, aŭ amendi aŭ forigi viajn datumojn, vi povas skribi al:

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
(KvK-numero: 24413030)
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando
ijk20tejor (uzu retumilon kun CSS por vidi retpoŝtadreson)

Se vi ne kontentas pri la pritrakto de TEJO pri viaj datumoj, aŭ se vi sentas, ke la Organizo ne sufiĉe solvis vian plendon aŭ peton, vi povas ankaŭ kontakti la respondecan nederlandan instancon. Tio eblas ĉe: Autoriteit Persoonsgegevens, https://autoriteitpersoonsgegevens.nl.