Pagmanieroj
Ĉiuj detaloj pri pagmanieroj baldaŭ aperos ĉi tie, sed vi jam povas vidi ilin post via aliĝo kaj tuj pagi viajn kotizojn.
Ĉu vi ŝatus kompletigi vian aliĝon kaj pagi vian (antaŭ)pagon? Dankon al AKSO, la nuna sistemo de aliĝoj al #IJK2023 plifaciligas tion por vi.
Post sukcesa aliĝo al la IJK, la sistemo montros al vi ĉiujn disponeblajn pagmanierojn. Ni sendos al vi konfirmilon de via aliĝo, kiu enhavas la ligilon, per kiu vi povas efektivigi vian pagon.
Vi povas pagi interalie per:
- debeta/kredita karto,
- banktranspago pere de IBAN (SEPA),
- via UEA-konto al la konto de iJK (ijkb-b); aŭ
- PayPal.
Se ial neniu el la ĉi-supraj ebloj taŭgas por vi, aŭ kaze de aliaj demandoj aŭ problemoj pri pagoj, skribu rekte al ijk20tejor (uzu retumilon kun CSS por vidi retpoŝtadreson) pri viaj cirkonstancoj kaj ni kune trovos solvon por vi.