Kotizoj

La kotizoj por IJK 2023 tre varias depende de viaj cirkonstancoj kaj bezonoj, kaj ankaŭ iom de via kapablo pagi (kalkulita surbaze de via loĝlando kaj aĝo). La kotizo konzistas el du partoj: programkotizo kaj loĝkotizo. Se vi tranoktas en la kongresejo, via loĝkotizo jam inkluzivas viajn tri manĝojn dum la tuta tago. Se vi estas taga vizitanto kaj ne tranoktas, vi povas mendi la manĝojn aparte.

Programkotizo

Por partopreni en la IJK, vi bezonas pagi la programkotizon. Ĉi tiu kotizo financas la programon, la organizadon kaj la uzadon de la kongresejo. Ĝi dependas de via aĝo kaj loĝlando je la 5-a de aŭgusto 2023. Per tiu sistemo ĉiu partoprenanto kontribuas juste al la sukceso de la kongreso.

La ĉi-suba tabelo estas la kotizoj validaj por la 3a aliĝperiodo (ekde 11-04-2023 ĝis 30-06-2023):

Lando Aĝo
0-12 13-17 18-26 27-35 36+
A-landoj 0€ 45€ 60€ 80€ 100€
B-landoj 0€ 30€ 55€ 70€ 90€
C-landoj 0€ 25€ 45€ 60€ 80€
Ĉ-landoj 0€ 15€ 20€ 40€ 70€

Aliĝante surloke necesas krompagi: 10€

Ĉu vi estas individua membro aŭ patrono de TEJO? La ĉi-supraj prezoj validas nur por individuaj membroj (kun minimume baza membreco) kaj patronoj de TEJO. Se vi ne apartenas al tiuj, vi krome pagos 45€.

Aliĝintoj ĝis 12-jaraĝaj inkluzive (naskitaj post 05-08-2010) ne pagas la programkotizon. Loĝadon ili pagas nur se ili bezonas apartan liton.

Antaŭpago

Por ke via aliĝo estu valida, vi bezonas antaŭpagi minimuman sumon de 20€. Tiu pago estas parto de via plena kotizo, kaj ne estas aldona kotizo. La antaŭpago estas neredonebla, sed transdonebla. Vidu kiel pagi viajn kotizojn.

Landokategorioj

Por la IJK 2023, ekzistas nova, 4-kategoria landosistemo kiu celas fari la IJK-n pli alirebla kaj pli tutmonda per la ĉeesto de junuloj el ĉiuj landoj.

Kategorio Landoj
A-Landoj Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Gronlando, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando, Vatikanurbo
B-Landoj Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kanado, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Usono
C-Landoj Albanio, Aŭstralio, Barejno, Bosnio-Hercegovinio, Brunejo, Bulgario, Ĉinio, Hongkongo, Jordanio, Kuvajto, Nord-Makedonio, Moldavio, Montenegro, Novzelando, Omano, Kataro, Saŭda Arabio, Singapuro, Serbio, Turkio, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Ĉ-Landoj Ĉiuj aliaj landoj


Aliĝperiodoj

La programkotizo krome plialtiĝos kiam la pli proksime alvenas la IJK, ĉar ni preferas ke homoj frue aliĝu. Aliĝante pli frue vi ne nur ŝparas monon, vi ankaŭ helpas, ke la IJK estu pli bone organizita kaj la servoj pli frue menditaj.

(Ĉiuj datoj estas en tt-mm-jjjj.)

Aliĝperiodo Datoj
1a 20-12-2022 ĝis 31-01-2023
2a 01-02-2023 ĝis 10-04-2023
3a 11-04-2023 ĝis 30-06-2023
4a 01-07-2023 ĝis 04-08-2023
Surloke ekde 05-08-2023


Handikapitoj

Ĉu vi estas handikapito (fizika aŭ mensa) kaj disponas pruvilon pri tio? Vi nun rajtas akiri rabatojn (30-50%) surbaze de via aliĝperiodo. Bonvolu ne forgesi kunporti la pruvilon kiam vi alvenas al la kongresejo.

Aliĝperiodo Rabato
1a 50%
2a 45%
3a 40%
4a 35%
Surloke 30%


Partatempa ĉeesto

Ĉu vi iel ne povas ĉeesti la tuton de la kongreso? Se vi ĉeestas nur unu aŭ du tagojn, vi pagas kotizojn surbaze de la ĉi-suba tabelo. En ĉiuj aliaj okazoj vi pagas plene, do prefere ĉeestu plene!

Landokategorio Partopreno
1-taga 2-taga 3-taga aŭ pli
A-landoj 30€ 30€ Aplikiĝas la plena kotizo
B-landoj 30€ 30€
C-landoj 15€ 15€
Ĉ-landoj 15€ 15€

Se vi tranoktas, vi devas pagi la kotizon de la loĝeblo, kiun vi elektis (vidu ĉe Loĝkotizoj). Se vi estas taga vizitanto: la manĝoj, kiun vi bezonas mendi en la kongresejo, kostas 12€.

Loĝkotizoj

Ĉi-momente ekzistas nur la eblo tranokti en ĉambroj de la kongresejo. Ne eblas tendumi sur la kongresa tereno, ĉar la kongresejo tion ne permesas. La loĝado inkluzivas tri manĝojn de la tago kaj iliaj kotizoj ne estas apartigeblaj. Depende de viaj bezonoj, ekzistas diversaj ebloj por tranokti en la kongresejo.

Tipo Prezo
1-litaj ĉambroj 90€ /nokto elĉerpitaj!
2-litaj ĉambroj 70€ /nokto elĉerpitaj!
4- aŭ 6-litaj ĉambroj 50€ /nokto
Tendoj/Memzorgantoj Ne ekzistas

(inkluzive de tri manĝoj)

Ĉu vi bezonas subtenon?

Ĉu vi ŝatus ŝpari iom da mono? Iĝu IJK-helpanto aŭ proponu kontribuon al la programo. Eblas proponi vin dum via aliĝo aŭ skribe al ijk2023@tejo.org. Se vi estos akceptita kiel helpanto aŭ programkontribuanto, vi ricevos rabaton.